Martin Luther King la 3-a | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1957 (67-jaraĝa) en Montgomery |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Lernejo Morehouse The Galloway School (en) |
Familio | |
Patro | Martin Luther King |
Patrino | Coretta Scott King |
Frat(in)oj | Dexter Scott King, Yolanda King kaj Bernice King |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | homrajta aktivulo |
Martin Luther King la 3-a (23an de oktobro 1957) estas usona advokato por homaj rajtoj kaj komunuma aktivulo. Li estas la plej aĝa filo (estis pli aĝa fratino) kaj vivanta filo de la estro de la lukto por la civilaj rajtoj nome Martin Luther King kaj Coretta Scott King. Lia patro mem volis, ke li nomiĝu same kiel li. La juna MLK la 3-a studis politikajn sciencojn kaj loĝis kun sia patrino sian tutan junaĝon, ĉar lia patro estis murdita, kiam li estis nur 10jaraĝa. Li tuj eniris en politikon kaj kontraŭis mortopunon, dum defendis la lukton de samseksemuloj. Li partoprenis en la regado de diversaj organizoj rilate al la memoro de lia patro kaj de la lukto de la Afrikusona Civilrajta Movado, kaj havis konfliktojn kun aliaj estroj kaj eĉ membroj de sia familio.